Skip to main content
  • Sprache
  • Sprache
  • Sprache
  • Sprache

Ni spertas pri lingvoj

Aŭ, pli precize, niaj tradukistoj bonege spertas pri iliaj fakoj. Eĉ antaŭ eklabori kun tradukisto, ni persone kontrolas ties sperton, ĉar traduki teknikajn medicinajn, telekomunikadajn kaj komputilajn tekstojn ĉiam bezonas profundan fonscion. Ekzemple, tradukistoj kiuj allokigas programaron devas scii distingi inter tradukenda teksto kaj programara kodo. Tiuj kiuj tradukas aliajn dokumentojn, kiel reklamoj kaj publika informado, devas aparte atenti la stilon kaj merkatojn celitajn de la verkinto.

Niaj tradukservoj:

Planado

Traduka kunlaborado ĉiam komenciĝos per konversacio kun vi. Via kontakpersono pridiskutos ĉiujn tradukdetalojn kun vi kaj konsilos pri la plej taŭga laborplano.

Recikli tradukojn

Ni tradukas nur novan kaj ŝanĝitan tekston. Jam tradukita teksto saviĝas en la komputila tradukmemoro, kiun ni ĉiam uzos kiam ni tradukos ĝisdatigitajn dokumentojn. Ĉiuj tradukistoj samtempe uzas kaj ĝisdatigas tiun datumbazon. Tial ni povas garantii ke ĉiuj el viaj projektoj koheros.

Multlingva projektadministrado

Via projektadministranto organizos la tutan tradukan procezon. Ŝ/li kunordigos risurcojn kaj limdatojn por la lingvo-kombino(j) kiu(j)n vi bezonas, preparos la tradukendajn dokumentojn kaj klarigos iujn demandojn fare de la tradukistaro. Nia laboro ne finiĝos ĝis vi tute kontentas pri la rezulto.

Allokigo

Kiam oni bone allokigas programarojn, la fasado funkcias tute kiel se ĝi estus origine ellaborita por la celita merkato ekde la komenco. Ni ne nur tradukas la tekston, sed ankaŭ ĉiam priatentas la kulturajn kaj teknikajn normojn de la celita merkato, kiel mezurunuoj, numer- kaj adresformatoj, simile kiel lokaj reguloj kaj specifoj.

Tradukado

Dank' al nia internacia reto da tradukistoj, kiuj tradukas en siajn denaskajn lingvojn, eblas traduki viajn tekstojn en plurajn lingvojn. Ni tradukigas tekstojn pri medicino, telekomunikado kaj konsumantelektronikaĵoj. Ni aparte spertas pri allokigo de programaroj.

Ni kontrolas ĉion por certigi seneraran vortuzadon kaj bonstilan, kompreneblan verkadon. Ni teknike kontrolas uzeblecon, funkciadon kaj procedurojn uzante la instalitan allokigitan programaron. Tiel eblas certigi ke la dokumentaro, helpdosiero kaj programaro samas en ĉiu celita lingvo.

Administrado de terminaro

Zorge ellaborita terminaro estas fundamenta por ĉiu teknika traduko. Ni konservas specialajn terminarojn kaj datumbazojn por ĉiu projekto. Laŭdemande eblas ilin validigi, pligrandigi kaj ĝisdatigi kiel parto de niaj servoj pri terminara administrado. Rezulte, ĉiuj tradukistoj niaj uzos la saman teknikan terminaron por ĉiuj el viaj projektoj.