Skip to main content
  • Technik
  • Technik

Taŭga teknologio

Preskaŭ ne necesas klarigi ke ni scipovas la ĝustan teknologian terminaron kaj klare komprenas teknikajn kuntekstojn. Niaj tradukoj baziĝas sur tiu kompetenteco, ĉu por dokumentoj aŭ por helpdosieroj. 

Uzante la plej ĝisdatajn tradukilojn kaj allokigajn programarojn, ni certigas la koherecon de ĉiu etapo de la projekto.

Kiel tiu teknologio povus helpi vin? Demandu al ni!

Teknikaj servoj kaj servoj rilate al tradukado:

Tradukmemoroj

Ni uzos vian preferatan tradukmemoran programon, ekzemple SDL Trados. La datumbazo de la sistemo konservas la font-tekston kaj ties traduko, tial eblas tuj kompari novajn font-tekstojn kun tradukoj konservitaj en la sistema memoro. Ni uzas enretan sistemon funkciante per servilo, kiu ebligas al multaj tradukistoj - eksteraj aŭ enoficejaj - samtempe prilabori projektdosierojn, uzi jam konservitajn tradukojn kaj aldoni novajn.

Allokigo de programaroj

Unu konata programo kiu konformas kun industriaj normoj estas SDL Passolo kiu, aldone al tradukadaj funkcioj, enhavas integritan testofunkcion kaj ebligas aldonon al tradukmemoroj . Per Passolo eblas prilabori ĉiujn dosierformatojn; la programaro plirapidigas kaj plifaciligas la teknikan allokigan procezon. Volonte ni konsideros viajn preferojn kiam ni elektas la uzotan tradukilon/allokigilon.

Ŝanĝi la grandecon de programareroj

Tradukita teksto malofte samlongas kiel la fonta teksto. Ni samlongigas stirilojn konforme al la enhavo por certigi ke la tuta teksto videblos en allokigita programaro.

Testi programaron kaj ellabori enretan helpdosieron

Post la tradukada tasko, ni testas la programaron por certigi ke ĝustas la lingvouzado kaj legeblas la programaro - kaj ke ĉio perfekte funkcias. Ni ellaboras enretan helpdosieron kaj testas la enhavon kaj funkciadon. Ĉar kompreneble, helpdosiero nur helpas se ĝi akurate priskribas la programaron.

Perkomputila eldonado

Ni senprobleme liveros la tradukitan dokumentaron samformate kiel la fonta teksto. Kaj ni kompreneble modifias la enpaĝigon laŭ la longeco de la tradukita teksto. Ankaŭ eblas havigi al vi la dokumentaron paperkopie.

Grafika procezado kaj ekrankopiado

Ni tradukas grafikan kaj diagraman enhavon kaj modifas la enpaĝigon laŭ la longeco de la tradukita teksto. Se la dokumentaro inkluzivas ekrankopiojn el la aplikaĵo, ni kreas allokigitajn versiojn el la funkcianta programaro en la cellingvo.

Videoj kaj sonaĵaj sinsekvoj

Ni ankaŭ tradukas tekston por videoj kaj sonaĵaj sinsekvoj. Kaj ni kompreneble prikonstatas la apartajn trajtojn de la parolata vorto. Se vi bezonas kunlaboranton por videa aŭ sonaĵa produktaĵo, ni volonte helpos.